Eklezia provinco

Eklezia provinco estas administra unuo en kristanaj eklezioj, konsistanta el grupo de najbaraj episkopujoj kaj gvidata de unu ĉefepiskopometropolito.

En la nuntempa Latina Eklezio, regata per la Kodekso de la Kanona Juro de 1983, eklezia provinco (latine provincia ecclesiastica) estas arigo de najbaraj apartaj ekleziaj distriktoj[1], kun plenaj rajtoj de jura persono[2] kaj administrata de provinca ĉefepiskopo asistata de provinca koncilio[3].

La ekleziaj provincoj originas el la administra organizado de la antikva Romia Imperio. En la malfrua Romia Imperio (ekde la Tetrarkio), la provinco estis parto de tio, kio tiam oni nomis diocezo.

  1. CIC, c. 431 § 1 : « (...) la najbaraj apartaj ekleziaj distriktoj estos arigitaj ekleziaj provincoj ĉirkaŭlimigitaj sur iu teritorio ».
  2. CIC, c. 432 § 2 : « La eklezia provinco plenrajtas je jura personeco ».
  3. CIC, c. 432 § 1 : « La provinca koncilio kaj la provinca ĉefepiskopo aŭtoritatas sur la eklezia provinco laŭ juro ».

Developed by StudentB